Midvash

Romani 6:2-15

2Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?b

3Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?c

4Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.d

5Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,e

6sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;f

7ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.g

8Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;h

9sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.i

10Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.j

11Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.k

12Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;l

13ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.m

14Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.n

15Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!o

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode