Midvash

Romani 12:14-21

14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.m

15Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.n

16Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.o

17Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.p

18Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.q

19Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.r

20Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.s

21Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.t

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode