Midvash

Numeri 5:13-31

13kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita;

14sed atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi estos malpuriĝinta, aŭ atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi ne estos malpuriĝinta:

15tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar tio estas farunofero de ĵaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago.

16Kaj la pastro alproksimigos ŝin kaj starigos ŝin antaŭ la Eternulo;

17kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj ĵetos en la akvon.

18Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolĉa, malbeniga.

19Kaj la pastro ŝin ĵurligos, kaj diros al la virino: Se neniu viro kuŝis kun vi kaj se vi ne forflankiĝis per malpuriĝo kun alia viro anstataŭ via edzo, tiam restu sendifekta de ĉi tiu maldolĉa malbeniga akvo;

20sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo-

21la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino: Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al ĵuro inter via popolo, farante vian femuron maldikiĝinta kaj vian ventron ŝvelinta;

22kaj ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro kaj maldikiĝu via femuro. Kaj la virino diros: Amen, amen!

23Kaj la pastro enskribos tiun ĵurligon en libro kaj lavos ĝin per la maldolĉa akvo.

24Kaj li trinkigos al la virino la maldolĉan malbenigan akvon, kaj eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo.

25Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de ĵaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaŭ la Eternulo kaj portos ĝin al la altaro.

26Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, ĝian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.

27Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia popolo.

28Sed se la virino ne malpuriĝis kaj ŝi estas pura, tiam ŝi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.

29Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos,

30aŭ kiam viron atakos spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo.

31Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode