Numeri 27:12-17
12Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
13Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;
14ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin.
15Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
16La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron,a
17kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston.b