Numeri 13:17-21
17Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;
18kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra;
19kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj;
20kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj.
21Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat.