Neemia 13:17-20
17Kaj mi faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili: Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?
18Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton!
19Kiam ĉe la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata.
20Kaj la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.