Midvash

Michea 7:2-6

2Malaperis piuloj en la lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin.

3Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.a

4La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.b

5Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo;c

6ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.d

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode