Midvash

Michea 3:8-12

8Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.a

9Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan,

10kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj.

11Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.b

12Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode