Midvash

Matteo 26:25-30

25Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.

26Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.g

27Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi;

28ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.h

29Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.i

30Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode