Matteo 25:6-13
6Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.
7Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.
8Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.
9Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.
10Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.c
11Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.d
12Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas.
13Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.e