Midvash

Matteo 23:30-37

30Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.

31Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.

32Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.

33Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?j

34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;

35por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.k

36Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.

37Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.l

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode