Matteo 2:3-16
3Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
4Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.
5Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:
6Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.c
7Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
8Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.
9Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.
10Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.d
11Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.e
12Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
13Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.f
14Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
15kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.g
16Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.