Matteo 19:3-9
3Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo?
4Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,a
5kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?b
6Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.c
7Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?d
8Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
9Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.e