Matteo 16:22-25
22Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
23Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.k
24Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;l
25ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.m