Midvash

Matteo 15:11-20

11Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon.d

12Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?

13Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.e

14Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.f

15Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.

16Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?

17Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon?

18Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.g

19Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:h

20jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode