Marco 4:2-9
2Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:
3Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi;
4kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin.
5Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
6kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
7Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.
8Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.
9Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.