Marco 2:14-22
14Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.
15Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.
16Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
17Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.d
18Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
19Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti.
20Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
21Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.e
22Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.