Midvash

Marco 14:31-36

31Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.

32Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos.

33Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi.

34Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu.

35Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.

36Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.g

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode