Marco 12:28-33
28Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj?f
29Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;g
30kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.h
31Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.i
32Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;
33kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.j