Marco 10:2-12
2Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
3Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi?
4Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin.a
5Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon.
6Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.b
7Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,c
8kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.d
9Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.e
10Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero.
11Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi;
12kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.