Midvash

Luca 8:43-56

43Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,k

44venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.

45Kaj Jesuo diris: Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris: Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin.

46Sed Jesuo diris: Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco.

47Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita.

48Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en pacon.l

49Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston.

50Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li: Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita.

51Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.

52Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris: Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas.

53Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis.

54Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante: Knabino, leviĝu.

55Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.

56Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode