Luca 4:1-13
1Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezertona
2dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis.
3Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.
4Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.b
5Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
6Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.c
7Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.
8Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.d
9Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
10ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,e
11kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
12Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.f
13Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.