Midvash

Luca 24:36-43

36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.

37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

38Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?

39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.g

40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

41Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?

42Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo.

43Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode