Luca 21:12-17
12Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
13Tio fariĝos por vi atesto.
14Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo;
15ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri.d
16Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
17Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.