Midvash

Luca 2:29-38

29Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,

30Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,o

31Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

32Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.p

33Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;

34kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata;q

35kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.

36Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

37kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage.r

38Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode