Levitico 20:22-26
22Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie loĝi.
23Kaj ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi, ĉar ĉion ĉi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin.
24Kaj Mi diris al vi: Vi heredos ilian landon, kaj Mi ĝin donos al vi, por ke vi posedu ĝin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.
25Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per ĉio, kio moviĝas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.
26Kaj estu antaŭ Mi sanktaj, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.e