Levitico 14:49-52
49Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon;
50kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
51kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
52Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto.