Isaia 63:11-14
11Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante: Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
12Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
13Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpuŝiĝis?
14Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.