Midvash

Isaia 56:2-6

2Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.b

3La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta.

4Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:

5Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos.c

6Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode