Isaia 49:6-8
6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.d
7Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.e
8Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,f