Isaia 38:16-20
16Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
17Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.d
18Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
19La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.e
20La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa