Isaia 37:14-21
14Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
15Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
16Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
17klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
18Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj ilian teron,
19kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili ekstermis ilin.
20Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
21Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio,