Midvash

Isaia 13:4-17

4Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaŭ de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektiĝintaj! la Eternulo Cebaot ĉirkaŭrigardas la batalontan militistaron.

5Ili venis el lando malproksima, de la rando de la ĉielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.

6Ĝemu, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.

7Tial ĉiuj manoj senfortiĝas kaj ĉiu homa koro senkuraĝiĝas.

8Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizaĝoj flamas.

9Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el ĝi ĝiajn pekulojn.

10La steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon.b

11Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi ĉesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.

12Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.

13Por tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.c

14Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel ŝafo forlasita; ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia lando.

15Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos de glavo.

16Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.

17Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas arĝenton kaj oron ne avidas,

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode