Giovanni 1:26-36
26Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!u
30Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.v
33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.w
34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.x
35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!y