Gioele 2:12-17
12Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;c
13disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.d
14Kiu scias? eble Li denove bedaŭros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj verŝoferojn al la Eternulo, via Dio.e
15Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.
16Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn; fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno.
17Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?