Midvash

Giobbe 8:13-19

13Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.

15Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.

16Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;

17Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;

18Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.

19Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode