Giobbe 5:19-27
19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.i
20En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.j
21Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.k
22Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;l
23Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.m
24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.n
25Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.o
26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.p
27Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.