Giobbe 38:4-11
4Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.a
5Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?b
6Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,c
7Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?d
8Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
9Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
10Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
11Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?