Midvash

Giobbe 33:16-30

16Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,d

17Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,

18Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.

19Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.

20Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.

21Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.

22Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.

25Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.e

26Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.f

27Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,

30Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode