Giobbe 21:9-15
9Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
10Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
11Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
12Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
14Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
15Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?b
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa