Midvash

Geremia 7:4-11

4Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

5Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

6se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:

7tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.

8Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

9Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

10vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis-kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!

11Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.a

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode