Geremia 4:22-27
22Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.d
23Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.e
24Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas.
25Mi rigardas-troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis.
26Mi rigardas-la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.
27Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.