Genesi 45:1-5
1Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.
2Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono.
3Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.
4Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.
5Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi.a