Genesi 29:32-35
32Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun; kaj ŝi donis al li la nomon Simeon.
34Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
35Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.