Midvash

Ezechiele 19:10-13

10Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo.

11Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj.

12Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis.

13Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode