Midvash

Ezechiele 10:2-7

2Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj.

3La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.

4Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.

5Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

6Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado,

7tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode