Midvash

Ester 8:5-17

5Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo;

6ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

7Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;

8skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki.

9Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.

10Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio,

11ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon,

12en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;

13ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj.

14La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan.

15Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja.

16Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo.

17Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode