Esodo 26:31-37
31Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi.
32Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn.
33Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
34Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
35Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
36Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
37kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.