Esodo 13:14-17
14Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
16Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon.c