Midvash

Esdra 6:3-18

3En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj.

4Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.

5Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.

6Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;

7permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko.

8Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

9Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto,

10por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj.

11De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

12Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.

13Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.

14Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.

15Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.

16Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio.

17Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.

18Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode